Bonvenon al retejo de La Ligo Humanitas!
Aktivecoj en centro de ZagreboDank' al sindonemo de posedanto de Turisma agenco Esperanto sur Placo de reĝo Tomislav (Trg kralja Tomislava) 18 en Zagrebo (Kroatio), s-ro Neven Kovačić, unu el kunfondintoj de Ligo Humanitas, ĉiuj aktivecoj organizataj de Ligo Humanitas ek de nun okazos en ejo de la agenco. La agenco estas tre bone situanta, ĉar kuŝas nur kelkajn minutojn piede de la centra zagreba fervoja stacidomo - Glavni kolodvor, kaj nek Aŭtobusa stacidomo estas malproksime. La ejo estas renovigita, bela kaj komforta. Centra urba placo - Trg bana Jelačića - malproksimas nur dek minutojn de piedirado de la agenco.
Ni ree rimarkas ke Ligo Humanitas estas neregistara, nepolitika kaj neprofita organizaĵo en la plej laŭvorta senco. Nura celo de Ligo Humanitas estas praktiktado kaj popularigado de humanismaj idealoj kaj valoroj. Ligo Humanitas ne estas organizaĵo kiu kolektus kaj distribuus monan aŭ varan helpon al bezonatoj. Estas aliaj organizaĵoj de kiuj tio estas agadkampo. Membreco en Ligo Humanitas estas senpaga kaj memkomprenas neniun specialan devon. Kore bonvenas eksterlandaj esperantistoj, precipe esperantistoj kiuj koniseras humanismon sia mond- kaj vivkoncepto. Internacia Humanista kaj Etika Unio (IHEU)
IHEU (angle: International Humanist and Ethical Union) estas fondita en jaro 1952 en Amsterdamo kiel tegmenta monda asocio por humanistoj, raciistoj, ateistoj, sekularistoj, etikulturistoj, agnostikuloj, t.e. por iliaj organizoj dise la mondo. En IHEU (en nia tempo kun sidejo en Londono) momente estas ariĝinta cento da organizoj naciskale (kaj regionskale) ariĝantaj menciitajn kategoriojn de mond- kaj vivrigardantoj el trideko da landoj de la mondo. Laŭ sia interreta paĝaro http://www.iheu.org IHEU la intelektajn radikojn de la moderna humanismo vidas en la antikva Ĉinio, Hindio, Grekio, Romo kaj Eŭropo.
Influo de la muziko de Mozarto je aŭskultantoj
Wolfgang Amadeus Mozart (1756-1791) estas aŭstria komponisto, prezentanto de la viena klasiko, unu el la plej grandaj majstroj de la muziko. Liaj kompozicioj estis pinto de la muziko de 18-a jarcento. En muziko de Mozart (en esperanto: Mozarto) estas kunigitaj raciismaj principoj de klasikismo kaj sentimentalisma estetiko de la movado "Sturm und Drang". Muzikon de Mozarto karakterizas same eksciitiĝoj kaj pasioj, kiel ankaŭ sindeteno kaj alta organiziteco. En muziko de Mozarto oni povas rimarki kaj travivaĵon de pleneco de la vivo, kaj ekzistoĝojon, sed ankaŭ strebon al feliĉo pli granda ol ĝi reale eblas. Iam malĝojo en ĝi atingas preskaŭ tragikajn dimensiojn, sed tamen superregas la lumo, harmonio kaj optimismo. La vivo de Mozarto estis vojo de infana triumfo (la unuaj simfonioj li komponis en aĝo 8-9 jaroj) ĝis malfacila ekzistobatalo kaj rekono nur en la matura aĝo. Li mem preferis nesekuran vivon de memstara artisto, ol humiligan servadon ĉe iu noblulo.
Humanismaj projektoj de L. L. Zamenhof
Ludoviko Lazaro Zamenhof, origine: Ludwik Lazar Zamenhof (1859-1917) naksiĝis en juda familio en Bjalistoko (urbo en nordorienta parto de Pollando, tiam estinta en la Rusa Imperio). Laŭprofesie li estis kuracisto. Li estas aŭtoro de kelkaj humanismaj projektoj. En jaro 1887 li eldonis broŝuron "La internacia lingvo", sub pseŭdonomo d-ro Esperanto (la doktoro kiu esperas), laŭ kiu oni poste nomis la neŭtralan internacian lingvon en ĝi prezentitan. Esperanto supervivis sian kreinton, kaj hodiaŭ estas la plej disvastigita planlingvo en la mondo. En jaro 1901, sub la latinlingva pseŭdonomo Homo Sum ("Mi estas homo") L. L. Zamenhof publikigis broŝuron "Hilelismo", la unuan version de sia religia projekto celanta trapontadon kaj neŭtraligon de ne nur lingvaj (per neŭtrala internacia lingvo), sed de ankaŭ religiaj bariloj inter homoj naskiĝintaj, kreskintaj kaj edukitaj en diversaj religiaj tradicioj.
La etika bazo de homa vivo
Kiuj estas la plej gravaj principoj por homoj kiuj volas vivi bonan vivon? Kiuj ideoj devus gvidi personojn kiuj volas esti bonaj homoj? Kiujn verojn oni devus adopti kiel solida bazo por la konstruado de ideala homa vivo. Unu el la plej gravaj veroj de vivo estas konstati kaj konstante memori ke neniu el ni elektis kiam ni naskighos, en kiu lando ni naskighos, chu ni estos viro aü virino, chu nia haüto estos nigra aü blanka aü bruna aü flava aü rugha, kiun lingvon ni unue lernos, kiujn talentojn aü handikapojn ni havos, kaj tiel plu. Tiaj gravaj aferoj tute ne estas en nia povo. La plej grava etika principo estas la "Ora Regulo," la regulo ke ni devus trakti pri chiuj aliuloj kiel ni volus ke ili traktus pri ni.
Elstaraj kroatoj el epoko de la renesanca europa humanismo
Ni menciu ĉi tie nur la plej gravajn! CRIJEVIĆ, ILIJA (Aelius Lampridius Cervinus, Dubrovnik, 1463 - 1520), verkisto de elegioj, epistoloj, odoj, amaj poemoj (poeta laureatus - poeto laureato). Restas konata ankaŭ lia historia poemo "De Epidauro" - "Pri Epidaŭro". CRIJEVIĆ, LUDOVIK TUBERON (Ludovicus Cerva Tubero, Dubrovnik, 1459 - 1527), literaturisto kaj historiisto, reprezentanto de la scienca literaturo. Sekvante Salustion kaj Taciton, li pitoreske prezentis personojn, okazaĵojn kaj cirkostancojn en la larĝa spaco de Budimo al Konstantinopolo en la periodo de la 1490-a ĝis la 1522-a jaro. Pro akra kritiko de la eklezia politiko en sia multsignifa verko, ĝi estis baldaŭ envicigita inter la librojn malpermesitajn (alvenis al "Index librorum prohibitorum" - "Listo de la libroj malpermesitaj").
Erasmo el Roterdamo - korifeo de humanismo
"La milito malplenigas ŝtatan kason, malplibonigas popolon, perfortas honestajn homojn kaj homojn malhonestajn instigas al deliktoj." Erasmo el Roterdamo (1467-1536) estas unu el korifeoj de la eŭropa humanismo. Li apartenis al t.n. nordeŭropa humanismo, kiu, diference de la sudeŭropa, estis pli kristana. Erasmo dum sia tuta vivo restis kristano, sed li fervore alvokadis siajn kristanajn samtempulojn reveni al evangeliaj radikoj, kiujn li konsideris la plej humanaj. Ĉe tio li malakceptadis (aŭ almenaŭ ignoris) ĉion, kio ne kongruas kun la homa prudento. Li estis tolerema en religiaj demandoj. Tamen, en akra konflikto inter la reformacio kaj la katolika eklezio (al kiu li apartenis ĝis fino de sia vivo) li tenis sin tre rezerviĝeme, trovante ke ambaŭaj flankoj troigas. Li estis escepte pacema kaj absolute malakceptadis perfortan solvadon de konfliktoj. Li estis granda kontraŭulo de tiraneco kaj militoj. Li estis granda kontraŭulo de stulteco.
Humanisma mondrigardo
Ĉu estas senco paroli pri humanisma rigardo? Alivorte, ĉu humanismo en sia varieco permesas priskribi iun komunan denominatoron kiu prezentus per si esprimon de vaste akceptita rigardo sur la mondon kaj homon? Ne necesas speciale akcentadi ke, iusence, estas tiom da humanismoj kiom estas da humanistoj. Kvankam en tuta tiu bunteco oni povas rimarki certajn koherajn fluojn, tiuj fluoj inter si tamen multaspekte diferencas. Sed kio ilin ligigas? Oni kutime respondas ke ilin ligigas: komunaj sintenoj kaj komunaj sindeterminoj. Sed, kion fakte signifas tiu respondo? Multaj humanismaj sindeterminoj egalas al sindeterminoj de kleraj kristanoj. Oni povas ofte aŭdi ke kristano konsideras humaniston potenciala kristano, dum humanisto konsideras kristanon - potenciala humanisto. Sintenoj kaj sindeterminoj evidente ne povas esti prenitaj kiel decidantaj ecoj. Tamen, humanistoj sentas ke ili havas ion komunan kio estas esenca. Kiel tion esprimi?
Konciza historio de la eŭropa humanismo
Historio de la eŭropa humanismo komencis en la antikva Grekujo. Ksenofono (565-473) rimarkis ke homo estas tiom la homo, kiom li posedas da intelekto. Heraklito (544-480) vokadis samlandanojn esti liberaj de mitoj kaj apogi sin je la prudento. Anaksagoro (500-428) pro sia supozo ke la Suno estas brulvarmega maso estis suspektita kiel ateisto kaj forpelita el la lando. Zenono (490-430) diris ke ĉiuj homoj devus esti samlandanoj, amikoj kaj liberaj homoj, en komuna por ĉiuj homoj socia ordo. Empedoklo (483-423) estis inter unuaj, kiuj provis pruvi evoluon de ĉiuj estaĵoj el la praunuo, surbaze de agado de naturaj fortoj. Protagoro (481-411) konstatis ke “la homo estas mezurilo por ĉio”, ke estas necese kontraŭstaradi diversajn opiniojn kaj ke, kvankam edukado ne estas ĉiopova, oni povas estiĝi virta pere de lernado. Demokrito (460-370) penis kunigi scion kaj homecon, li alvokadis samlandanojn esti moderaj kaj vivi harmonie. Sokrato (470-399) strebis atingi absolutecon de etikaj nocioj kaj substrekadis kiel idealan – unuecon de etikaj teorio kaj praktiko.
|





























